9-a SUMIRE Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto - Poços de Caldas

13:43 0 Comments A+ a-


Okazis je la lasta sabato, je la 22-a de Junio, en Poços de Caldas la 9-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, 28 homoj (laŭ mi) ĉeestis je la renkontiĝo, reprezentintoj je 10 urboj ĉeestis, Contagem, Belo Horizonte, Campinas, Divinolândia, Divinópolis, Formiga, Poços de Caldas, Pouso Alegre, São Paulo kaj Rio Branco, ankaŭ ĉeestis esperantistoj el Francujo el la urbo Liono.

Joe Bazilio
La renkontiĝo ekkomencis je la 9:30 matene, samideano João Otávio Veiga el Poços de Caldas/MG malfermis la renkontiĝon salutante ĉiujn partoprenintojn, sekve la preleginto Joe Bazilio el Formiga/MG ekkomencis la prelegseriojn, la temo de lia prelego estis, "Ĉu Esperanto estas facila?". Je la 10:30 la franca esperantisto Alexandre Raymond parolis pri lia projekto Stelaro, la projekto celas revivigi esperantistan moneron por esperanta komunumo.

Anna Lobo
De la 11:30 ĝis la 1-a postagmeze oni paŭzigis la eventon por tagmanĝi, je la reveno prelegis la psikologino Anna Lobo pri la psikologiaj aspektoj de Esperanto, sekve la prezidanto de BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo, Rafael Zerbetto parolis pri ĉi tiu institucio, la estontaj projektoj kaj la eventoj organizita de ĝi, li ankaŭ parolis pri la radio Muzaiko.

Rafael Zerbetto

Je la 3-a posttagmeze Alexandre Raymond el Lyon/Francujo prelegis pri kiel Esperanto influis kaj influas en lia vivo, je la 4:20 posttagmeze João Otávio Veiga de Poços el Caldas/MG fermis la eventon anoncante, ke la venonta SUMIRE okazos en Poŭzalegro en decidota dato sed inter la monatoj Junio/Julio 2014.

João Otávio

La evento estis sukcesplena kaj oni ne povas forgesi pri la bongustega kafo, kiu estis servita en frandaĵejo ĉe Instituto Moreira Salles, kaj oni elkore dankas al ĉi tiu instituto por gastigi nian eventon. Oni atendas kaj invitas ĉiujn ĉeestintojn (ke ili estu ĉeestontoj) estis kun ni venontjare en ĉi tiu gravega renkontiĝo, kiu estas SUMIRE. 

Alexandre Raymond
Asocio Zamenhof dankas kaj agnoskas la viglan laboron de la samideanoj João Otávio kaj Anna Lobo, kiuj vigle laboris por realigi ĉi tiun eventon, ni elkore dankas al vi ĉiujn.