Esperanto dum FLISOL Pouso Alegre

18:51 0 Comments A+ a-




Okazis hieraŭ (27-a de Aprilo) ĉi tie en Pouso Alegre la 2-a FLISOL (Latinamerika Festivalo pri Libera Programara Instalado), en la sidejo de SENAC – MG.
Asocio Zamenhof apogis la eventon kaj tie ĉeestis kelkaj esperantistoj, la repaĝaro de la evento estis duontradukita al Esperanto kaj unu el la prelegoj estis pri la rilato inter esperanto kaj la libera programaro.

Unu de la ĉambroj de la evento
Estis mirinda sabato por renkontiĝi la geamikoj kaj paroli pri teknologio, ludi en la reto kaj multe lerni pri diversaj aferoj, kiuj rilatas al informada teknologio en diversaj metiejoj prezentita de FLISOL.



La evento estis treege sukcesa, pli ol 400 ĉeestantoj el diversaj najbaraj urboj.
Ĉiuj el la estraro de Asocio Zamenhof dankegas la invito de S-ro Marcus Vinicius Cirino e Silva, kiu estas la respondeculo por ĉi tiu renkontiĝo. Kaj ekde nun, ni jam pretas por helpi en la venonta FLISOL.