Okazis je la 8-a de Decembro la 1-a Esperanto-Renkontiĝo de la Urbo Poŭzalegro.

17:29 0 Comments A+ a-

1-a ERUPA - Poŭzalegro - Brazilo

Je la 8-a de Decembro, okazis en Poŭzalegro, Minas-Ĝerajso - Brazilo, la 1-a ERUPA, Esperanto-Renkontiĝo de la Urbo Pouso Alegre, 18 homoj el 7 urboj ĉeestis la sidejon de Asocio Zamenhof (Cambuí, Campinas, Formiga, Guaratinguetá, Piracaia, Poços de Caldas, Pouso Alegre kaj Silvianópolis). La renkontiĝo estis pli ol simpla renkontiĝo, la kunfratiĝa etoso ĉeestis. La kunveno estis malfermita por la prelego de Fabjo Silva el Pouso Alegre, la temo de la prelego estis “Ĉu ekzistas originala kulturo en Esperantujo?), sekve la prezidanto de BEJO, Rafael Zerbetto el Campinas, parolis pri sia vojaĝo al Vjetnamujo, pri la vjetnamujaj kuriozaĵoj kaj ankaŭ pri UK, kiu okazis en ĉi tiu lando. 


Fabjo Silva                              Rafael Zerbetto                          Joe Basilio

La reĝisoro kaj filmproduktisto Joe Basilio el Formiga, paroli pri fotografio en la arta kino, li uzis la unuan filmon de la serio “Indiana Jones” por bildigi la aferon. Ankaŭ estis lanĉita la libro de la verkisto Bruno Nobru, la libro estis tradukita por la anoj de Asocio Zamenhof kaj reviziita de Maria Antônia Sobral. La renkontiĝo celas montri al ekslernantoj kaj lernantoj, kiel funkcias la regionajn renkontiĝojn, bedaŭrinde malmultaj ekslernantoj ĉeestis la kunvenon, sed, la ĉeesto de la geamikoj el aliaj urboj mirinde riĉigis la renkontiĝon.

Lanĉo de la libro "Novmalnova" la verkisto Bruno Nobru maldesktre.
Oni atendas vin venontjare! Poŭzalegro ankaŭ apartenas al Esperantujo. :-D


1-a ERUPA - Poŭzalegro - Brazilo