Esperanto em Silvianópolis - Esperanto en Silvianopolo

08:54 0 Comments A+ a-





Esperanto chegou em Silvianópolis pela primeira vez em agosto de 2010, quando foi ministrado um curso relâmpago, baseado no livro didático do bacharel em letras Jair Salles, chamado “Minicurso de Esperanto”. O grupo era muito interessado e divertido. Em 29 de setembro, onze alunos receberam certificado, o que foi festejado.
Alguns alunos quiseram continuar o aprendizado e eles escolheram o livro didático de Josias Barboza “Esperanto por Lernejaj Klasoj”.

Esperanto trafis Silvianopolon je la unua fojo en Aŭgusto 2010, kiam okazis fulma kurso - dumonata, bazita sur la lernolibro de la bakalaŭro pri Beletro Jair Salles nomata “Minicurso de Esperanto”. La grupo estis tre interesiĝema kaj amuza. Je la 29-a de Septembro 2010, dek unu gelernantoj ricevis atestilon kiam okazis festo.
Kelkaj gelernantoj volis daŭrigi la lernadon kaj ili elektis la lernolibron de Josias Barboza “Esperanto por Lernejaj Klasoj”. 


Classes infantis de esperanto em Silvianópolis - Infanaj Klasoj de Esperanto en Silvianopolo


Graças à iniciativa do garoto Pedro Henrique M. de Paiva Moreiro, do valoroso apoio da professora Marivânia Faria e da grande ajuda da aluna do primeiro curso Una Hariany Neves, en abril de 2011 formou-se a primeira classe infantil de esperanto, nas dependências da Escola Municipal Silviano Brandão. As aulas foram dadas através de brincadeiras, cantos e diálogos e os participantes receberam as primeiras noções básicas do aprendizado de esperanto.

Danke la iniciaton de la knabo Pedro Henrique M. de Paiva Moreiro, la altvaloran apogon de la instruistino Marivânia Faria kaj la grandan helpon de la lernantino de la unua kurso Una Hariany Neves, en Aprilo de 2011 estiĝis la unua infana klaso de Esperanto, en la lernoĉambroj de la Urba Lernejo Silviano Brandão. La lecionoj estis prezentitaj pere de ludoj, kantoj kaj dialogoj, kaj la partoprenantoj ricevis la unuajn  bazajn nociojn pri la lernado de Esperanto.




Mais informações - Pliaj informoj
http://sumire.yolasite.com/