Esperanta Ambasadejo en Pouso Alegre
Esperanta Ambasedejo estas sekura haveno por esperantistoj,
kaj ankaŭ estas loko, por ke neesperantistoj sciiĝu pli pri Esperanto.
Ĝi restas en la centra parto de la urbo Pouzalegro en la
brazila subŝtato Minas-Ĝerajso (Minas Gerais), oni celas disvastigi Esperanton
kaj (en alia momento) instrui ĝin ĉe nia sidejo.
Servoj al esperantistoj
* Helpi esperantistojn trovi gastejon en nia urbo.
* Interreta konekto.
* Informoj pri turismaj lokoj.
* Bongusta kafo.
La servoj estas oferataj tute senpage, la sidejo de
Esperanta Ambasadejo ĉe la strato Profesoro Inácio Loyola Pires, n-ro 81,
centro – Pouso Alegre – MG – Brazilo, kaj ĝi funkcias dum la semajno de lundo
ĝis vendredo de la 9-a ĝis la 5 kaj duono postagmeze.
Vi povas scii pli pri nia ambasadejo en ĉi tiu adreso:
https://www.facebook.com/esperantaambasadejo
https://www.facebook.com/esperantaambasadejo