9-a SUMIRE Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto - Poços de Caldas
Okazis je la lasta sabato, je la 22-a de Junio, en Poços de Caldas
la 9-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, 28 homoj (laŭ mi) ĉeestis je la
renkontiĝo, reprezentintoj je 10 urboj ĉeestis, Contagem, Belo Horizonte,
Campinas, Divinolândia, Divinópolis, Formiga, Poços de Caldas, Pouso Alegre,
São Paulo kaj Rio Branco, ankaŭ ĉeestis esperantistoj el Francujo el la urbo
Liono.
![]() |
Joe Bazilio |
La renkontiĝo ekkomencis je la 9:30 matene, samideano João Otávio
Veiga el Poços de Caldas/MG malfermis la renkontiĝon salutante ĉiujn
partoprenintojn, sekve la preleginto Joe Bazilio el Formiga/MG ekkomencis la
prelegseriojn, la temo de lia prelego estis, "Ĉu Esperanto estas
facila?". Je la 10:30 la franca esperantisto Alexandre Raymond parolis pri
lia projekto Stelaro, la projekto celas revivigi esperantistan moneron por
esperanta komunumo.
Anna Lobo |
De la 11:30 ĝis la 1-a postagmeze oni paŭzigis la eventon por
tagmanĝi, je la reveno prelegis la psikologino Anna Lobo pri la psikologiaj
aspektoj de Esperanto, sekve la prezidanto de BEJO – Brazila Esperantista
Junulara Organizo, Rafael Zerbetto parolis pri ĉi tiu institucio, la estontaj
projektoj kaj la eventoj organizita de ĝi, li ankaŭ parolis pri la radio
Muzaiko.
Rafael Zerbetto |
Je la 3-a posttagmeze Alexandre Raymond el Lyon/Francujo prelegis
pri kiel Esperanto influis kaj influas en lia vivo, je la 4:20 posttagmeze João
Otávio Veiga de Poços el Caldas/MG fermis la eventon anoncante, ke la venonta
SUMIRE okazos en Poŭzalegro en decidota dato sed inter la monatoj Junio/Julio
2014.
João Otávio |
La evento estis sukcesplena kaj oni ne povas forgesi pri la
bongustega kafo, kiu estis servita en frandaĵejo ĉe Instituto Moreira Salles,
kaj oni elkore dankas al ĉi tiu instituto por gastigi nian eventon. Oni atendas
kaj invitas ĉiujn ĉeestintojn (ke ili estu ĉeestontoj) estis kun ni venontjare
en ĉi tiu gravega renkontiĝo, kiu estas SUMIRE.
Alexandre Raymond |
Asocio Zamenhof dankas kaj
agnoskas la viglan laboron de la samideanoj João Otávio kaj Anna Lobo, kiuj
vigle laboris por realigi ĉi tiun eventon, ni elkore dankas al vi ĉiujn.