Esperanto dum FLISOL Pouso Alegre
Okazis hieraŭ (27-a de Aprilo) ĉi tie en
Pouso Alegre la 2-a FLISOL (Latinamerika Festivalo pri Libera Programara
Instalado), en la sidejo de SENAC – MG.
Asocio Zamenhof apogis la eventon kaj
tie ĉeestis kelkaj esperantistoj, la repaĝaro de la evento estis duontradukita
al Esperanto kaj unu el la prelegoj estis pri la rilato inter esperanto kaj la
libera programaro.
![]() |
Unu de la ĉambroj de la evento |
Estis mirinda sabato por renkontiĝi la
geamikoj kaj paroli pri teknologio, ludi en la reto kaj multe lerni pri
diversaj aferoj, kiuj rilatas al informada teknologio en diversaj metiejoj
prezentita de FLISOL.
La evento estis treege sukcesa, pli ol 400 ĉeestantoj el diversaj
najbaraj urboj.
Ĉiuj el la estraro de Asocio Zamenhof dankegas la invito de S-ro Marcus
Vinicius Cirino e Silva, kiu estas la respondeculo por ĉi tiu renkontiĝo. Kaj
ekde nun, ni jam pretas por helpi en la venonta FLISOL.