Okazis je la 8-a de Decembro la 1-a Esperanto-Renkontiĝo de la Urbo Poŭzalegro.
 |
1-a ERUPA - Poŭzalegro - Brazilo |
Je
la 8-a de Decembro, okazis en Poŭzalegro, Minas-Ĝerajso - Brazilo, la 1-a
ERUPA, Esperanto-Renkontiĝo de la Urbo Pouso Alegre, 18 homoj el 7 urboj
ĉeestis la sidejon de Asocio Zamenhof (Cambuí, Campinas, Formiga, Guaratinguetá, Piracaia,
Poços de Caldas, Pouso Alegre kaj Silvianópolis). La renkontiĝo estis pli ol
simpla renkontiĝo, la kunfratiĝa etoso ĉeestis. La kunveno estis malfermita por
la prelego de Fabjo Silva el Pouso Alegre, la temo de la prelego estis “Ĉu
ekzistas originala kulturo en Esperantujo?), sekve la prezidanto de BEJO,
Rafael Zerbetto el Campinas, parolis pri sia vojaĝo al Vjetnamujo, pri la
vjetnamujaj kuriozaĵoj kaj ankaŭ pri UK, kiu okazis en ĉi tiu lando.
.jpg) |
Fabjo Silva Rafael Zerbetto Joe Basilio |
La reĝisoro kaj filmproduktisto
Joe Basilio el Formiga, paroli pri fotografio en la arta kino, li uzis la unuan
filmon de la serio “Indiana Jones” por bildigi la aferon. Ankaŭ estis lanĉita
la libro de la verkisto Bruno Nobru, la libro estis tradukita por la anoj de
Asocio Zamenhof kaj reviziita de Maria Antônia Sobral. La renkontiĝo celas
montri al ekslernantoj kaj lernantoj, kiel funkcias la regionajn renkontiĝojn,
bedaŭrinde malmultaj ekslernantoj ĉeestis la kunvenon, sed, la ĉeesto de la
geamikoj el aliaj urboj mirinde riĉigis la renkontiĝon.
 |
Lanĉo de la libro "Novmalnova" la verkisto Bruno Nobru maldesktre. |
Oni atendas vin venontjare! Poŭzalegro ankaŭ apartenas al Esperantujo. :-D
 |
1-a ERUPA - Poŭzalegro - Brazilo |